Kurso de Raku / Esencoj / Bazoj de funkcioj / Enkonstruataj funkcioj por presado
say
La enkonstruita rutino say faras la jenajn agojn:
- Vokas la metodon
gistsur siaj argumentoj. - Aldonas novlinian karakteron.
- Konvertas la rezulton al UTF-8.
- Sendas ĝin al la fluo
STDOUT.
El la perspektivo de la uzanto, say simple presas la
enhavon de variablo al la terminalo kaj aldonas la novlinion.
La unua paŝo postulas iom da klarigo. La metodo gist
estas metodo kiu estas difinita por ĉiu enkonstruita datentipo, kiel
ekzemple entjeroj aŭ ĉenoj. Por tiaj simplaj tipoj, la revena rezulto
estas homlegebla valoro kiu reprezentas la objekton.
say 42; # 42
say 'Raku'; # RakuPor pli kompleksaj datumoj, kiel ekzemple vektoroj aŭ asociaj
tabeloj, la metodo gist aldonas iom da formatado.
my @data = 'alpha', 'beta', 'gamma';
say @data; # [alpha beta gamma]
my %data = alpha => 1, beta => 2, gamma => 3;
say %data; # {alpha => 1, beta => 2, gamma => 3}La rutino say povas esti vokita kiel funkcio aŭ
metodo:
say 42;
say(42);
42.say;Vi povas pasi pli ol unu argumenton al say. La eliraj
partoj estas kunigitaj sen spacoj inter ili.
say(100, 500); # 100500Kursa navigado
← Enkonstruataj
funkcioj por presado | print
→
💪 Aŭ iru rekte al la
ekzercoj de ĉi tiu sekcio.