Kurso de Raku / Esencoj / Pli pri tipoj / Asociaj datentipoj / Exercises / Aĉettabelo
Solvo: Aĉettabelo
La tabelo enhavas kaplinion (kiun vi simple presas per unuopa
say) kaj kelkajn vicojn kun simila strukturo: nomo de
objekto, prezo de objekto, kvanto kaj la totala kosto de tiuj
objektoj.
Ĉar vi volas konservi la ordon de vicoj, tabelo estas bona elekto por konservi la objektojn. Do, ĉiu linio de la tabelo respondas al unuopa elemento de tabelo.
Je la dua nivelo, rekordo povas esti konservita en hakstrukturo kun
kelkaj nomitaj kampoj: name, price, kaj
quantity.
La resto de la programo estas ripeti super la objektoj, kalkuli la totalojn kaj presi la tabelvicojn.
Kodo
Jen unu el la eblaj solvoj por ĉi tiu tasko:
my @items = [
{
name => 'Chairs',
price => 20.57,
quantity => 4,
},
{
name => 'Tables',
price => 50.18,
quantity => 1,
}
];
say "Item\tPrice\tN\tTotal";
for @items -> $item {
my $total = $item<price> * $item<quantity>;
say "$item<name>\t\$$item<price>\t$item<quantity>\t\$$total";
}🦋 Trovu la programon en la dosiero purchase-table.raku.
Eligo
$ raku exercises/associatives/purchase-table.raku
Item Price N Total
Chairs $20.57 4 $82.28
Tables $50.18 1 $50.18Kursa navigado
← Aĉettabelo | Vojaĝa distanco →