Kurso de Raku / Esencoj / Verki kaj ruli programojn
Redaktiloj kaj IDEj
La Raku-programoj estas skribitaj kiel simpla teksto kaj kutime estas
konservitaj en tekstaj dosieroj (la escepto estas la programoj, kiujn vi
rulas rete aŭ en la komandlinio aŭ preparas por esti ekzekutitaj per
EVAL aŭ kelkaj aliaj raraj kazoj).
Supozatas, ke la programfonto estas UTF-8-teksto. Vi do povas uzi
ajnan tekstredaktilon, kiu ne konservas formatigajn instrukciojn en la
dokumento. Dum vi povas uzi vim, aŭ nano, aŭ
emacs, aŭ mcedit kaj esti feliĉa kun via
elekto, vi ankaŭ eble volas provi kelkajn nuntempe modajn
aplikaĵojn.
Eksteraj ligiloj
Jen la ligiloj al la popularaj IDE-oj.
- Visual Studio Code — disponebla por Vindozo, Mac OS, kaj Linukso
- Comma — la Raku IDE konstruita specife por programado en Raku; disponebla por Vindozo, Mac OS, kaj Linukso.