Kurso de Raku / Esencoj / Verki kaj ruli programojn / Simpla enigo kaj eligo
Eligo per say
La funkcio say (aŭ subrutino, aŭ simple rutino) presas
la valorojn al la norma eliga fluo, STDOUT. Se vi rulas la
programon el terminalo, la eligo aperas tie. Se vi uzas retajn servojn,
la eligo estas sendita al dediĉita areo de la retpaĝo.
Jen ekzemplo de uzado de say:
say 42;Ĉi tiu linio povas esti parto de pli granda programo aŭ esti la tuta
programo mem. Ĝi evidente presas 42 al la eligo.
Ni laboru kun ŝnuroj nun:
say 'Hello, World!';Voilà, ni ricevis Hello, World! sur la ekrano.
La rutino say povas akcepti pli ol unu argumenton, do ni
povas presi pli da valoroj en unu fojo:
say 42, 'Hello, World!';Nur notu, ke la partoj de ĉi tiu eligo estas kunigitaj al unu sola
ŝnuro: 42Hello, World!, do estas pli bone aldoni spacon
inter ili. Kaj vi devus povi solvi ĉi tiun problemon nun, ekzemple,
tiel:
say 42, ' ', 'Hello, World!';Post presado de ĉiuj argumentoj, la rutino say aldonas
novlinian signon al la eligo.