Kurso de Raku / Esencoj / Bazoj de funkcioj / La MAIN funkcio
/ Exercises
Perimetro de rektangulo
Problemo
Skribu programon kiu kalkulas kaj presas la perimetron de rektangulo.
Pasigu la longojn de du flankoj en komandliniaj argumentoj. Se temas pri
kvadrato, pasigu unu solan valoron. Uzu la funkcion
MAIN.
Ekzemplo
La programo devas eksplicite konfirmi ĉu ĝi funkcias kun kvadrato aŭ rektangulo. Jen ebla rezulto por la du kazoj:
$ raku perimeter.raku 15
La perimetro de kvadrato estas 60.
$ raku perimeter.raku 15 20
La perimetro de rektangulo estas 70.